You are viewing amuzulo

Previous Entry | Next Entry

Terminologio en Vikipedio

nova
Jen tre interesa artikolo de Miroslav Malovec pri la evoluo de terminologio en Vikipedio kaj ĝia influo al la lingva komunumo:

Verkante artikolojn por Vikipedio ĉiu kontribuanto renkontiĝas kun terminologiaj problemoj, ĉar ne ekzistas fako teknika, scienca aŭ arta, kie ne troviĝus ankaŭ terminoj. Oni verkas pri landoj, urboj, monumentoj, artistoj, sciencistoj, sportistoj, politikistoj, inventoj, eventoj, bestoj, plantoj, mineraloj - ĉie svarmas terminoj, kiujn necesas esprimi en Esperanto.

Tamen Vikipedio ne estas terminara vortaro nek terminologia normiga instituto, ĝi estas enciklopedio, kiu priskribas la vivon kaj donas informojn pri la mondo kaj universo. En la praktika vivo oni uzas ne nur ĝustajn terminojn, kiuj estas parto de logike strukturita terminara sistemo (ekz. aparataro, programaro), sed ankaŭ nesistemajn spontane kreitajn popolajn ĵargonaĵojn kaj slangaĵojn (hardvaro, softvaro). La sistemaj terminoj estas uzataj en faka literaturo, la nesistemaj en ĉiutaga, ĉefe buŝa komunikado. Enciklopedio povas, foje eĉ devas mencii ambaŭ, kun atentigo pri la sistemeco aŭ slangeco, se tia klara distingo ekzistas.

Tre ofte la verkantoj devas esperantigi esprimojn, kiuj ankoraŭ ne havas ekvivalenton en Esperanto, do necesas trovi almenaŭ provizoran solvon por la bezono de la konkreta artikolo, sed multaj estas ankaŭ tiaj kazoj, kiam Esperantujo uzas plurajn konkurencajn ekvivalentojn, kaj la kontribuanto devas inter ili elekti. Okazas ankaŭ, ke la taŭga esprimo en Esperanto jam ekzistas, sed la kontribuanto ĝin ne konas, ĉar li ne havas sufiĉe da diligento por traesplori la ekzistantan literaturon, aŭ la literaturo ne estas por li atingebla. Bedaŭrinde ne ĉiuj verkoj estas rete konsulteblaj kaj traserĉeblaj, por ke oni povu konvikiĝi, ĉu la termino jam estis ie uzita kaj en kia senco. Plie, sinonimaj konkurencaj esprimoj havas siajn adeptojn, ofte zelote fervorajn, kiuj vin kritikos aŭ eĉ kondamnos, se vi ne elektos ilian favoratan varianton.

Ekzistas gravaj kritikoj kontraŭ Plena Ilustrita Vortaro kaj Bildvortaro de Eichholz, en lastaj jaroj ankaŭ kontraŭ Reta Vortaro kaj Vikipedio, tamen ĉi tiuj kvar fontoj ĉiam pli influas la lingvouzon de Esperanto spite ĉiujn oponojn kaj protestojn. Same kiel kreskas Vikipedio kaj ĝia influo, kreskas ankaŭ respondeco de ĝiaj kontribuantoj kaj ĉefe administrantoj rilate la lingvouzon. Kion la esperantista publiko trovos en Vikipedio, tion ĝi aplikos ankaŭ en la praktika komunikado opiniante, ke ĝi devas esti ĝusta, ĉar ĝi troviĝas en Vikipedio. Similan prestiĝon ĝuas ankaŭ la tri aliaj menciitaj vortaroj, tial estus ideale, se inter ili regus reciproka akordo. Se oni tamen devas rifuzi solvon ekz. de PIV kaj apliki alian, estus taŭge la leganton atentigi pri la fakto kaj motivigi ĝin. La juna generacio jam nun preferas informojn akiritajn pere de la reto, kaj tiu tendenco verŝajne kreskos en la futuro, tial la influo de la paperaj vortaroj en la estonto estos ĉiam malpli forta. Tamen oni devas konscii kaj ne forgesi, ke tiuj kvar fontoj respegulas komunuzan lingvaĵon, en kiu aperas ankaŭ fakaj terminoj, ĉar ili penetras en la vivon de ordinaraj homoj. Tiuj esprimoj ofte apartenas pli al faka slango ol al sistema terminologio.

PIV kaj Reta Vortaro elektas la terminojn precipe el lingvistika vidpunkto. Ili registras kaj difinas iun vortradikon kaj poste prezentas derivaĵojn, metaforojn, vortgrupojn kaj frazeologiajn esprimojn, en kiuj la vortradiko estas uzata en la praktika vivo. Bildvortaro kaj Vikipedio prezentas objektojn ĉirkaŭitajn de similaj aŭ parencaj objektoj (ekz. vestaĵoj, forĝistaj laboriloj, partoj de biciklo k.s.). Do unue estas elektitaj parencaj objektoj kreantaj iun sistemon, kaj poste al ili estas aljuĝataj taŭgaj nomoj. Tiu metodo jam proksimas al terminologiaj principoj, kvankam ne tute identas kun ili. Bildvortaro prezentas ekzemple laborejon de lignaĵisto kaj atribuas nomon al la unuopaj laboriloj sur la bildo. Ĉe kelkaj laboriloj estas proponataj pluraj specoj, sed ne ĉiuj, tial la nomoj de tiuj specoj ne estis kreitaj kiel sistemo, sed izole, kaj iliaj nomoj estas pli popularaj ol sciencaj. Vikipedio havas ankoraŭ du avantaĝojn - la terminoj estas aplikataj en konkretaj tekstoj (artikoloj) kaj per ligoj ili kondukas al la parencaj terminoj, kiuj komune povas formi arbosimilan sistemon de superorditaj kaj suborditaj nocioj kaj terminoj. Tiamaniere Vikipedio proksimiĝas al terminologiaj principoj ankoraŭ pli, sed ĉiam el populara vidpunkto.

La influo de Vikipedio je la publiko kaj ĝia praktika lingvouzo fortiĝos en la estonto, kaj tial estas dezirinde, ke la solvoj proponataj en Vikipedio ne diferencu de la scienca terminaro senbezone. La publiko kutime ne bezonas ĉiujn terminojn, kiujn bezonas specialistoj, sed elektas el inter ili tiujn, kiuj iamaniere tuŝas la ordinarajn homojn kaj kiuj populariĝas inter la publiko. Sed ili ne estu eraraj aŭ erarigaj, se jam estis prilaborita vere faka terminaro. Tial Vikipedio bezonas kunlaboron ankaŭ de specialistoj, kvankam ili ofte rifuzas kunlabori, ĉar Vikipedio estas verko de amatoraj diletantoj, kiuj povus „korekti“ la laboron de specialistoj. Sed Vikipedio disponas pri mekanismoj, kiuj povas eviti tian fuŝadon. Laŭ vikipedia etiko oni rajtas nur aldoni novajn informojn al la jam ekzistantaj artikoloj; se iu volas ŝanĝi la informojn, ekzistas ĉe ĉiu paĝo diskutejo por klarigi la neceson de la ŝanĝo. Tamen la malnova versio restos konservita, sekve en kazo de fuŝa korekto oni povas facile reveni al la origina teksto. Ĉiu ensalutinta kontribuanto rajtas vidi la malnovajn versiojn de la artikolo kaj la aŭtorojn de tiuj versioj, do li povas komuniki rekte kun la aŭtoro de erara aŭ fuŝa informo. Plie ĉiu kontribuanto povas signi sian artikolon per funkcio „Priatentu la paĝon“ kaj esti atentigita, se iu alia faras iun ajn ŝanĝeton en la artikolo. Fine eblas turniĝi al la administrantoj, ke ili bloku intencajn sabotantojn kaj malebligu pluan fuŝadon.

Interreto kaj Vikipedio ne estas nur momentaj modaj ludiloj, kiuj malaperos, kiam junularo satiĝos per ili kaj trovos alian amuzon. Ne plu eblas reveni en la tempon antaŭ Interreto kaj Vikipedio, same kiel ne eblas reveni en la tempon antaŭ la Gutenberga invento de presado. Ili ĉiuj tri ekzistos kaj influos la homaron dum sekvaj jarcentoj kaj influos ankaŭ Esperanton. Tial gravas, ke ĉiu, kiu trovos en nia Vikipedio eraron, korektu ĝin aŭ almenaŭ atentigu la aŭtoron pri la eraro kaj proponu la ĝustan solvon.

Jam la esperantigo de la vikipediaj komandoj kaj informoj mem estis nefacila terminologia laboro. Necesis enkonduki esprimojn kiel ensalutu - elsalutu, salutnomo - pasvorto, seanco, alŝutu - elŝutu, raportu cimojn, atentu la paĝon, ĉefpaĝo, diskutejo, kopirajto kaj multajn aliajn, kiuj estas uzeblaj ankaŭ ĉe aliaj komputilaj kaj retaj programoj. Tiuj esprimoj eble estis prenitaj el aliaj fontoj, sed Vikipedio tre forte helpas al ilia enradikiĝo kaj stabiliĝo.

Ĉe enmetado de miloj da artikoloj aperis ĉiam novaj kaj novaj terminologiaj problemoj, kiujn oni parte solvas post ĝenerala diskutado kiel vikipedian regulon. Ekzemple ne plu estas uzataj landnomoj per sufikso -uj-, sed sole per -i-, kiu estas pli internacia (do Francio, ne Francujo). Tamen se vi serĉos artikolon „Francujo“, la aŭtomato vin transŝaltos al „Francio“. Simile se vi serĉos „Ŝekspiro“ la aŭtomato proponos al vi artikolon „William Shakespeare“, ĉar alia regulo estas, ke la nomoj de personoj restu en originala formo (se la gepatra lingvo de la persono uzis latinan alfabeton). La plej famaj personoj, kiuj havas en Esperanto sian esperantigitan formon, estas serĉeblaj ankaŭ sub tiu esperantigita formo, sed la artikolo estos alidirektita al la plena originala nomo.

Vikipedio enhavas multajn artikolojn pri urboj, monumentoj kaj aliaj vidindaĵoj kaj pri ilia historio. Aperas tie terminoj pri antikva arkitekturo, pri antikvaj objektoj ne plu uzataj kaj ne plu konataj de ĝenerala publiko, sed ankaŭ pri historiaj personoj, kiuj en ĉiuj lingvoj estas nomataj iomete diference. Kompreneble ĉiu kontribuanto aŭtomate enkondukas nomojn, kiujn li konas el sia gepatra lingvo, kaj miras, kiam la sama persono estas nomata alimaniere de alia kontribuanto. Ekzemple ĉeĥa reĝo el la luksemburgia dinastio estas ĉeĥe nomata Jan Lucemburský (Johano Luksemburgia), sed en aliaj lingvoj li estas konata kiel Johano de Luksemburgio, Johano la Blindulo, Johano de Bohemio. Ĉe kelkaj personaj nomoj varias formoj kiel Jan - Johano, Ludoviko - Luizo, Alberto - Albreĥto,  Zikmundo - Sigismondo, Jakobo - Santiago ktp. Simile ĉe urbonomoj (Praha - Prago, Paris - Parizo). Mi esploris plurajn turismajn broŝuretojn, kiujn eldonis ĉeĥaj esperantistoj dum lastaj cent jaroj kaj mi konstatis, ke preskaŭ ĉiu tradukinto esperantigis la personajn nomojn alimaniere. Sed tiu problemo aperas en la internacia lingvo ĝenerale. Ekz. la fama detektivo Sherlock Holmes ĝuas en Esperanto-tradukoj ankaŭ formojn Ŝerlok Hoŭms kaj Ŝerloko Holmso. Kutime oni aplikas du metodojn: aŭ nur imitas la originalan prononcon per Esperanta ortografio aŭ tradukas la personan nomon kaj al la familia aldonas finaĵon. Tiel Andrew Knight fariĝas Endru NajtAndreo Najto. Tial Vikipedio preferas la originalajn nomojn. Sed ĉe reĝoj estas originala nomo problemo. La mezepokaj suverenoj prenis edzinojn el alilandaj regantaj dinastioj, do preskaŭ neniu reganto havas „puran“ naciecon kaj pro tio li estas en ĉiu lingvo nomata iom diference. Verŝajne necesos fari studon pri la aplikado de tiaj nomoj en esperantlingvaj tekstoj (paperaj kaj retaj) kaj tiri el ili ĝenerale akcepteblan regulon.

Simila problemo ĝenas ĉe bestonomoj kaj plantonomoj, ĉar esperantistaj zoologoj kaj botanikistoj ankoraŭ ne sukcesis interkonsentiĝi pri unueca aplikado. Ĉiu volas apliki sistemon de sia gepatra lingvo kaj la aliajn konsideras stultaĵo. Ekzemple la ĉeĥa lingvo imitas la sciencan latinan sistemon, do substantivon sekvatan de adjektivo (prvosenka jarní = primolo printempa). Ĉar normale en la ĉeĥa staras adjektivo antaŭ substantivo, tiu inversa vortordo tuj impresas kiel scienca nomo. Tial ĉeĥaj zoologoj kaj botanikistoj insistas, ke ankaŭ Esperanto apliku tiun sistemon, jam pro avantaĝo de alfabeta ordigo (ĉiuj subspecioj de primolo alfabete viciĝos sub tiu ĉefa vorto). Tion kutime rifuzas la anglaj biologoj, ĉar en la angla lingvo tia inversigo ne eblas (ŝanĝiĝus ankaŭ vortospecoj), kaj ankaŭ la germanaj, ĉar la germana lingvo preferas kunmetaĵojn (Wiesen-Primel). Sed eĉ tiuj, kiuj konsentas pri duvortaj nomoj, volas normalan vortordon (printempa primolo), aŭ imiton de la latino (Primulas veris = Primolo verisa). Tamen Vikipedio ne povas atendi kaj stari surloke. Ĝi uzas duvortajn esperimojn en normala vortordo (printempa primolo), dum ekzemple reta biologia vortaro BioLib aplikas vortordon inversan (primolo printempa) pro la jam menciitaj motivoj de ordigo laŭ alfabeto.

Similan problemon oni renkontas ĉe elektroteĥniko, kiam oni volas esperantigi unuon de povumo (watt). En Esperanto konkurencas „vato, vatto, ŭato“, ĉiu leksikografo laŭ sia prefero: vatto, vatthoro (Le Puil - Danvy), vato, vathoro (PIV, Krause), ŭato, ŭatohoro (Minnaja). Ĉe kurento la vortaroj distingas inter alterna kaj rekta, eventuale kontinua, sed tio estas erara. Kontinua kurento estas kurento nerompita, flue moviĝanta, tiu povas esti same alterna kiel unudirekta. Ĝia malo estas kurento impulsaintermita, sed ankaŭ ili povas esti alternaj aŭ unudirektaj. Rekta kurento estas speco de unudirekta kurento, kiun donas baterio. Se oni rektifas alternan kurenton, oni ricevas unudirektan pozitivan kurenton, kiu tute ne estas rekta, eĉ ne kontinua. Necesas kondensiloj kiel filtriloj, kiuj rezultigos kontinuan ondumantan kurenton. Ĝuste tiu ĉi artikolo en Vikipedio bezonus fakulon pri elektroteĥniko, kiu en artikolo Elektra kurento pritraktus ĉiujn specojn de kurentoj kaj tiamaniere forigus kaoson, kiu regas en la tuta Esperantujo pri tiu afero.

Vikipedio posedas potencialon, kiu povas helpi al faka lingvo en Esperanto kaj ĝia popularigo en la esperantista publiko. Ni posedas kelkajn sufiĉe ampleksajn kaj fakajn terminarojn (ekz. fervojistan), sed lerni milojn da terminoj el vortaro aŭ terminaro estas preskaŭ ne eble. Vikipediaj artikoloj multajn terminojn popularigas tiel, ke la publiko preskaŭ ne rimarkas, ke ĝi lernis ion novan. Grava signifo de Vikipedio estas, ke ĝi kunlaborigas homojn, ke ĝi igas ilin plibonigi sian lingvoscion, por ke ankaŭ ili povu partopreni en konstruado de komuna verko. Bele omaĝis al Vikipedio angla filozofo Steve Fuller en sia artikolo „Nia virtuala mezepoko“ (http://www.project-syndicate.org/commentary/fuller5/English - en pluraj lingvoj). Same kiel en la mezepoko ordinaraj homoj kolektas informojn, disponigas ilin al ceteraj legantoj kaj utiligas tion, kion kolektis la aliaj. Ili ĝojas, ke ili povas kunkrei komenan verkon kun milionoj da aliaj homoj. Kaj tio estas eble eĉ pli grava ol la enciklopediaj artikoloj mem. 

Miroslav Malovec

Comments

( 3 comments — Leave a comment )
kejlina
May. 15th, 2008 12:03 am (UTC)
http://esperantomobilo.livejournal.com/1517.html

Chuck, can you please remove either my real name or the link to my LJ from this? I don't like my livejournal coming up in a google search for my name.
amuzulo
May. 15th, 2008 07:20 am (UTC)
Ugh, I can't access the account anymore. I tried all the usual passwords and they don't work. Then, I tried to get my password sent to me, but I think it went to an address I don't have anymore. Perhaps you could write support and ask them to change it. It should be obvious in their records that I ran Esperantomobilo. Perhaps the best thing to do would be to just change your name to Kayleen or stop that that page no longer be followed by Google. After you submit a ticket, let me know, so I can follow it. I'm really sorry. :(
kunar
May. 20th, 2008 08:39 pm (UTC)
terminologiaj problemoj
Unu grava problemo estas, ke en la Vikipedio laboras volontuloj, ne nepre spertuloj. Do laboremaj homoj faras rapide tion, kion spertaj homoj faru saĝe.

En la interreto multas komencantoj kaj komencintoj. Ili ofte ne posedas vortaron kaj senespere serĉas tradukojn. Se ili transprenas tro malkritikeme fuŝtradukojn el la Vikipedio, la malbona traduko multobliĝas. Poste malfacilos enkonduki pli trafan esprimon.

Tio ne estas aŭtomata evoluo. Mi pensas pri la agrabla ekzemplo "subtekstoj", kiu pli kaj pli anstataŭigas la antaŭajn "subtitolojn". Sed ofte la tradukado inklinas al la alia direkto, nome fideleco de la skribmaniero al la origina (angla) vorto anstataŭ bona tradukado laŭ la signifo.
( 3 comments — Leave a comment )

Latest Month

March 2012
S M T W T F S
    123
45678910
11121314151617
18192021222324
25262728293031
Powered by LiveJournal.com
Designed by Tiffany Chow