May 25th, 2002

nova

Borders! Jej!

Mi ne scias la kialon, sed post iri al Borders librovendejo mi cxiam sentas pli inteligenta. :-) Eble la etoso aux la libroj pliinteligentigas min... mi ne scias. Nu, io ajn. Mi eklegis la Dauxdegxingo, sed gxi estis iom teda, do mi trovis libron pri artifikuloj kaj legetis gxin... tiam, mi rapidlegis libron pri reklamado (pro la Vikipedio kaj Esperanto) kaj mi preskaux ne povis kredi ke mi jam sciis multe pri gxi! Eble mi ne studis la plej bonan fakon... hmmm

Poste, mi sercxis librojn pri trovi laboron kiun oni amus. Mi ne lernis multe tie, krom ke mi devas cxesi mian laboron kaj sercxi ion en Euxropo. Mi tre esperas ke mi povos trovi ion bonan tie. Iam mi pensas ke mi iros tien kaj simple trovos laboron kiel mi jam havas cxi tie. Mi pensas ke estas plibone provi sekvi revojn ol neprovi. Kiam mi estos maljuna, mi ne volos diri ke mi ne provis sekvi miajn oportunecojn.

Finfine, mi volis trovi libron pri tradukado. Mi ne sukcesis. Hmph! Eble mi ne bone sercxis aux la vendejo vendas librojn por usonanoj. ;-) Mi ankaux ne trovis esperantajn librojn, sed mi rimarkis spacon inter la estonia kaj la finna. Sxajnas ke ili estas tro populara! Certe! =o) Cxiuj lernas E-on, cxu ne? hahaha

Are you asking yourself, what the heck language is this crazy guy writing in? Yep, I thought so. Here's a cool introduction to Esperanto. Oh yeah, the Esperanto word of the day is artifikulo, which means hacker (taken from the Komputada Leksikono). artifiki = to trick.
  • Current Music
    la radio