May 26th, 2002

nova

Borders denove!

Ho, mi iris al Borders denove hodiaux. Mi legis duonon de Faru Kion Vi Volas, Kaj La Mono Sekvos. Mi trovis multajn interesajn ideojn tie. La usona kulturo (kaj mi multaj aliaj, speciale la japana) pensas ke cxiuj devas labori aux ili estas malbonuloj. Mi malkonsentas pri tio. Oni devas liberi elekti sian propran vivon... se tio ne bezonas "oficialan tuttempan laboron", ne gravas.

Hieraux-nokte mi sekvis ligilon de la pagxo pri Toki pona al Kial laboru? kaj gxi estas tre interesa. Mi pensas ke tro multe da usonanoj (kaj okcidentanoj gxenerale) malsxparas tro multe da tempo labori por mono kiam ili povas fari ion por plibonigi la societon. Hmmm...

Eble post mia vojagxego mi decidos ne labori... :-)
  • Current Music
    Spitze - Sportfreunde Stiller
danci

La Vikipedio!

Mi jxus kalkulis ke la Vikipedio (esperanta enciklopedio) nun enhavas 2266 artikolojn! Ni skribis 729 artikolojn en la pasinta monato. Jej! Eble mi tro fieras pro tio. haha Nu, mi simple devis diri tion en mia taglibro...

Word of the day: taglibro = journal (literally: day-book)
  • Current Music
    Eins, Zwei, Polizei