June 21st, 2002

flago

Mia vojaĝego

Nu, mi finfine ĝisdatigas mian taglibron kaj finfine uzas Unikodon! Mi simple iris al la Vikipedio kaj skribis ion kaj klakis "Antaŭrigardo". Bone! Nu, mi diris al miaj kunlaborantoj ke mi ĉesigos mian laboron je la 12-a de julio. Jen miaj nunaj vojaĝplanoj:

  4- 7 Jul = vizitos Niagaron, Kanado
    15 Jul = flugos de Novjorko al Kuritibo, Brazilo
 21-28 Jul = Internacia Junulara Kongreso!
  3-10 Aŭg = Universala Kongreso!
    10 Aŭg = flugos al Rio-de-Ĵanejro
    15 Aŭg = flugos al Novjorko
    16 Aŭg = flugos al Londono
 17-18 Aŭg = Loughborough, Britio - Mind Sports Olympiad 2002
 31- 7 Aŭg = Festo - Junulara Kongreso en Francio
  7-14 Sep = 3-a Staĝo = Francio "Astronomio: amatoroj kontribuas" 
 17-20 Okt = Essen, Germanio - Internationale Spieltage SPIEL'02
    26 Okt = Krefeld, Germanio - esperanta tago (?)
 27- 3 Okt = Svedio - Esperanto ĉe Interreto (?)
  6- 8 Nov = Dobrichovice, Ĉeĥio - Terminologia Seminario
  8-10 Nov = Dobrichovice - KAEST 2002
 15-17 Nov = Prago - ĈEA Kongreso
 27- 3 Dec = Rotenburg, Germanio - Internacia Seminario

Vi ankaŭ povas vidi la plej nuntempan version ĉi tie.

Se mi vojaĝos proksime al via urbo, bonvolu kontakti min!

Word of the day: vojaĝplanoj = travel plans
  • Current Mood
    bone