June 24th, 2002

danci

Feliĉan naskiĝtagon al mi!

Nu, mi sentas ke mi devas skribi ion hodiaŭ. Mi pensas ke mi ne tradukos mian enskribon anglen. Laŭ la subjekto, estas mia naskiĝtago. 23. Interese. Ĉu mi estas tro maljuna? Ŝajne ne. Mi donis leteron al mia laborestro pri la ĉeso de mia laboro je la 12-a de julio. Mi ankoraŭ ne povas kredi ke mi iros al Brazilo kaj poste Eŭropo... mi ja estas frenezulo (angle: crazy psycho man)!

Ĉi-nokte, mi sentas feliĉa. Mi ne certas kial, sed ial. Mi retparolis multe kun miaj kanadaj geamikoj kaj ili feliĉigas min. Ankaŭ, mi trovis miajn fremdlingvajn muzikdiskojn kaj mi aŭskultis muzikon en la angla, japana kaj hispana. Morgaŭ mi devos aŭskulti miajn germanajn...

Nu, ŝajnas ke hodiaŭ estas la fino de ia epoko de mia vivo. Nun mi devas pensi pri la estonteco. Mi devas paki miajn aferojn kaj prepari por mia vojaĝego. Estas iom timema, sed mi havas geamikojn ĉirkaŭ la mondo, kaj mi scipovas Esperanton, do mi estu sekura. Hmmm... Mi ankaŭ devas skribi al miaj karaj amikinoj en Chesterfield, Anglio. Mi ĉiam forgesas fari tion!

Phrase of the day: Feliĉan naskiĝtagon! = Happy birthday!
  • Current Music
    Sentidos Opuestos