June 30th, 2002

nova

Amuzan Semajnfinon

Mi ĝuis la semajnfinon. Mi esperas ke mi ĝuis ĝin ĉar ĝi estas mia lasta semajnfino en mia regiono antaŭ mia vojaĝego. Sabate, mi ŝoforis 45 minutojn por migri kun kelkaj geamikoj de mia universitato. Dum tio, mi pensis pri belulino ĉar ŝi parolis kun mi pri migri en Kanado. Mi ne povas atendi viziti Kanadon! jej!

Dimanĉe (hodiaŭ), mi rigardis la Mondpokalan Piedpilkon kaj estis interese ĉar mia patro rigardis la ludon tuttempe, sed iris al la necesejo kaj mi ĵus vekiĝis kaj kriegis "Golo!!!" Tio iom ĝenis lin... haha

Poste, mi iris al la National Civil War Museum (Nacia Usona Interna Milita Muzeo) kaj vidis multajn interesajn aferojn. Mi pensas ke ĉiam estas malfacile por esperantistoj viziti tiajn muzeojn ĉar ni ĝenerale estas pacifistoj. Vidi la mortojn malĝojigis min. :( ...sed mi ja ŝatis ke mi lernis ion pri tiu milito. Miaj gepatroj estas de la sudo de Usono, do tial mi speciale interesigxas.

Ĉiam surprizas min kiom da homoj lernas Esperanton pro LJ. Estas tre bona afero, ĉu ne? Mi iom scivolas pri kiom lernis pri Esperanto de LJ kiom kaj de aliaj lokoj. Hmmm... eble mi demandos en esperanto! =)
  • Current Music
    La Señal - Sandalo