?

Log in

No account? Create an account

July 20th, 2004

sen supersignoj

Mi volas verki longan rakonton sen supersignoj. Kial ne? Nu, mi tamen ne scias pri kio mi volas skribi, do eble mi simple metu multe da vortoj en la tekstkampo. Eble iu ideo venos al mia kapo. Mi tute ne scias. Pri kio mi skribu? Hmmm... nu, tiel oni ne plendos pri kiu metodo oni uzas por legi mian tekston. Kiom longe vi povus skribi kiel mi? Jen interesa defio. Mi fakte nun havas inspiron verki tutan romanon sen supersignoj. Kial tiuj "specialaj" literoj gravas en nia lingvo? Kial mi skribadas pri tio?

Kiom da ekzempleroj mi vendus se mi verkus tutan romanon sen tiuj specialaj literoj? Nu, fakte ne estas tiom malfacile kiel oni supozus. Se iu franco povas verki romanon tute sen verboj, tute eblas skribi Esperanton sen supersignoj. Mi kredas ke iu anglalingvano verkis tutan romanon sen la litero "e", sed mi ne certas pri tio. Kiuj el vi kredas ke estas amuza ideo? Mi volas legi viajn respondojn tuj!

Latest Month

November 2016
S M T W T F S
  12345
6789101112
13141516171819
20212223242526
27282930   
Powered by LiveJournal.com
Designed by Tiffany Chow