April 10th, 2006

nova

semajno en Roterdamo | week in Rotterdam


Mi ĵus revenis al Hajlbrono de bona semajno en Roterdamo. Mi ĉeestis la UEA-EsKu-n (estrara kunsido) kaj la TEJO-EsKu kiuj estis unu semajnfino post la alia. La UEA-EsKu estis sufiĉe enuiga, sed la TEJO-EsKu bonegis! Intertempe ni sukcesis starigi novan retpaĝaron de TEJO! Mi ankoraŭ ne volas vere publike anonci tion, sed ni lanĉis ĝin, ĉar ĝi jam pli bonas ol la malnova paĝaro. Ni verŝajne ektradukos ĝin mezmaje. Teknike ni uzis Drupalon, EAS (Enhava Administra Sistemo). Mi ege ŝatus legi viajn komentojn pri la paĝaro!

I just got back from a nice week in Rotterdam. I attended the board meetings of UEA and TEJO which were one weekend after each other. The UEA meeting was kinda boring, but the TEJO meeting was great! In the meantime we launched a new website for TEJO! I still don't really want to announce it, but we launched it because it was already a lot better than the old site. We'll probably start translating it in mid-May. For those interested in the technical details, we used Drupal, a CMS (Content Management System). I really look forward to reading your comments about the site!